Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008

N-ro 263 (2011-01-26)
[DEJ] Subvencioj por Esperantoinstruistoj por partopreno en la UK2011 - limdato 14a de januaro

Karaj amikoj,

UEA organizas trejnseminarion pri lingvoinstruado, kadre de la UK 2011. La ĉefgvidanto estos la "Esperantisto de la jaro" Katalin Kovats :-) La trejnseminario estas ĵus oficiale agnoskita de Europa Unio, kiu enlistigis la kurson en la Europa datumbazo de trejnkursoj.

Tio signifas ke interesitoj povas peti subvencion ĉe la programo Grundtvig "In-Service Training" por partopreni en ĝi.

La afero estas ege urĝa, ĉar la limdato por peti subvencion estas la 14 de januaro. Ĉiu interesito devas plenigi formularon en speciala pdf, kiu konektiĝos al la reto kaj "sin sendos" al la koncerna oficejo.Plie, li/shi devas ĝin presi, subskribi kaj sendi papere al la EU nacia agentejo en sia lando (kiu decidos ĉu financi aŭ ne), kune kun oficiala letero de UEA kiu rezervas al vi lokon por la trejnseminario.

Kaze ke oni akceptos la peton, EU repagos la vojaĝkostojn, loĝadon kaj manĝadon je fiksita granda sumo, kaj aliĝkotizon al la seminario (pagenda al UEA kaze de subvencio).

Se vi laboras aŭ volontulas en la instrua fako, bv. kontakti <kosmo ĉe esperanto.it> kiel eble plej frue por ricevi ĉiujn informojn kaj ŝablonon.

Bv. atenti ke ĉi tiu trejnseminario estas nur por limigita grupo.

Kosmo estas la esperantista entrepreno kiu, kune kun UEA kaj Katalin Kovats, organizas la trejnkurson.

plej amike, Francesco Maurelli

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Supren
UEA, 2026